BFWTUC logo; link to main page

Blackpool, Fylde and Wyre
Trades Union Council

TUC logo jump to menu

Sindikata Konsilio de Blackpool, Fylde kaj Wyre

Bonvenon!

Nia Konsilio estas la loka fako de la Sindikata Kongreso (Trades Union CongressTUC), kiu estas la landa organizaĵo de sindikatoj. Niaj delegitoj estas aktivaj sindikatanoj kiuj loĝas kaj laboras en la administraj distriktoj de Blackpool, Fylde kaj Wyre (Blakpul, Fajld kaj Ŭajr), en okcidenta Lankaŝiro, nordokcidenta Anglio. Ni ĉiuj apartenas al, kaj venas de, multaj sindikataj fakoj en nia distrikto.

Nia organizaĵo fondiĝis je 1891. Depost la komenco, ni neniam ĉesis organizi, kaj hodiaŭ nia Konsilio estas inter la plej aktivaj Konsilioj en la Okcidenteŭropa Insularo. Ni konstante celas ludi maksimuman rolon en laborejoj kaj la ĝenerala komunumo.

Nia Konsilio estas filia al la Lankaŝira Asocio de Sindikataj Konsilioj (Lancashire Association of Trades Union Councils), la provinca organizaĵo de la TUC.

Dum la lastaj kelkaj jaroj, nia komunumo bonvenis multajn Orienteŭropanojn, kiuj laboras en diversaj laborejoj en Blackpool kaj la najbaraj urboj, kaj kiuj havas la samajn laŭleĝajn rajtojn kiel aliaj dungitoj en la laborejo - pri pago, horoj, ferio ktp. Informoj en kelkaj Eŭropaj lingvoj estas haveblaj - vidu la folietojn de la TUC, ligitajn ĉi tie.

Ni forte kuraĝigas ĉiujn aliĝi kaj partopreni en sindikato. Kiel sindikatano, vi havos pli da protekton kontraŭ ekspluatado kaj maldungigo. Ankaŭ, dungitoj en laborejo kiu agnoskas sindikaton tipe havas pli bonajn salajrojn kaj kondicojn.

Ni ĉiam bonvenas viajn demandojn kaj komentojn, ĉu vi laboras en nia distrikto aŭ alie. Vi povas skribi esperantlingve al office@bfwtuc.uklinux.net

Novaĵoj

Vidu ankaŭ

Home Page

Latest News

Your rights

Local Events

Contact

PDFAffiliation form


Facilities

Trades&Social Club


Useful Links

En Esperanto

Sitemap

Accessibility

Test page


President: Jane Rogers; Secretary: Andrew Wheatley
©2006-2010 Blackpool Fylde and Wyre Trades Union Council - All Rights Reserved
Page last modified: 2008-10-11 17:29:36 +0100